Lastfoje serioza renovigita: 14 de septembro 2005 

Kelkaj vortoj de saluto

Saluton al ĉiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj, kiuj vizitis tiun-ĉi paĝon! Kreante ĝin, mi esperis helpi al ĉiuj, kiu serĉas materialojn pri la lingvo internacia en interreto.

Mia kreaĵo estas konstante kompletigata kaj pliperfektigata. Tial kiam vi iros ĉi-tien ankoraŭfoje, eblos trovi ion novan kaj interesan.

Se vi havas interesan informaĵon rilate al Esperanto, vi povas sendi ĝin al mi, kaj mi lokigos ĝin sur tiu paĝo.

Mi volas diri GRANDEGAN dankon al ĉiuj kreistoj de materialoj, kiujn mi lokigis ĉi-tie; kaj, certe, al mia amata instruisto, kritikisto kaj edzo Andrej, kiu multe kontribuis la kreadon de tiu paĝo kaj sen kiu tute nenio ĉi-tie ekzistus.

En lia ttt-paĝo, kiun mi rekomendas viziti (vi ne bedaŭros), troviĝas:

Libroj de Richard Bach
Tre oportuna esperanta-rusa komputera vortaro

Rimarkoj:

• Mia paĝo la plej bone aspektas, kiam estas rigardata per Microsoft Internet Explorer (en Netscape ĝi aspektas iomete ne korekte...) Plilarĝigo de la vidigilo - ju plu multe, des pli bone; 800x600 plene konvenas. Ankaŭ mia ttt-ejo uzas JavaScript dum ĝia laboro, kaj se tiu-ĉi teknologio estas elŝaltata aŭ ne subtenata per via komputilo, la ttt-ejo funkcios malprecize.

• Por legi la arkivitajn dosierojn vi bezonas arkiv-depakilon RAR versio 2.9 kaj pli nove. UnRAR versio 3.2 eblas preni ĉi-tie

Granda peto al ĉiuj: sendu al mi iujn ajn rimarkojn, opiniojn kaj proponojn laŭ tiu-ĉi paĝo. Ili tre helpos al mi dum ĝia pliperfektigo.

Kaj - venu denove!

Aŭtorino de la paĝo
Julia

Используются технологии uCoz